"Historio de la esperanto-literaturo" finverkata

HeKo 546 2-B, 30 nov 13

Antaŭlasta multhora laborkunsido, hieraŭ en Milano, de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, por difini la lastan parton de la “Historio de la esperanto-literaturo”, verkata de dekduo da jaroj.

Kompare kun pli frua komuniko, la libro nun survojas al kvardeko da ĉapitroj, pritraktantaj ses periodojn de nia originala literaturo: 1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993, kaj post 1993. Komence la kunaŭtoroj planis halti je 1993 (agnosko de esperanto kiel literatura lingvo fare de PEN-Klubo), sed intertempe akumuliĝis dudek jaroj, al kiuj doni almenaŭ superrigardon. Ĝuste pri tio okazis la ĵusa, konverĝa diskuto.

En la labordivido, Carlo Minnaja okupiĝis pri la literaturkritika analizo de poezio kaj prozo, dum Giorgio Silfer verkis la sinteze enkondukajn ĉapitrojn al la diversaj periodoj, kaj la respektivajn pri teatro. La libro proponos multe da bildoj kaj ankaŭ fragmentojn el la arto de la plej fruaj aŭtoroj, precipe.

La unua prezento de la manuskripto al la publiko estas planata por literatura kafejo en Budapeŝto, 24 aprilo 2014, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro kaj per la organizo de Fajszi Amika Rondo. La libron eldonos Kooperativo de Literatura Foiro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.