Historiografiaj prelegoj de Giorgio Silfer

HeKo 348 5-B, 25 mar 08

La venontan monaton prof. Giorgio Silfer dediĉos du prelegojn al la du jubileoj de la nuna jaro: la esperanto-ŝtato Amikejo (aŭgusto 1908) kaj Universala Esperanto-Asocio (1908-1947, ĝis la ensorbo en Internacia Esperanto-Ligo).

“Antaŭ cent jaroj dum dek tagoj ekzistis esperanto-ŝtato” estas la temo de eseo aperonta en la aprila numero de “Literatura Foiro” kaj traktota ĉe la Londona Klubo, 11 aprilo 2008.

“La UEA de Hodler kaj Privat (1908-1934)” estas la temo de prelegaro ĉe Kultura Centro Esperantista, 26 aprilo 2008, 10h00-12h00, 14h00-17h00. En la posta tago estas planita ekskurso al la historie gravaj lokoj por UEA en Ĝenevo. Sed ĉar subite aperis la informo de relative improvizita UEA-simpozio samurbe la 24an de aprilo, KCE decidos pri la efektivigo de tiu ekskurso surbaze de la nombro da aliĝoj je la 14a de aprilo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.