Hodler kaj Jung honorindaj pioniroj en 2020

HeKo 732 7-C, 14 apr 20

La “Tago de Ĉiuj Pioniroj”, unu el la oficialaj festotagoj en la Esperanta Civito, ĉi-jare koincidas praktike kun du jubileoj, kiuj koncernas du gravajn pionirojn: la forpaso de Hector Hodler, kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio, kaj la fondo de “Heroldo de Esperanto”, fare de Teo Jung.

Plia datrevena koincido memorigas pri la unua gripviruso H1N1, kiun en 1918-20 oni nomis “hispana”, kaj ĝia lasta varianto, kiun ni evitu nomi “ĉina”.

Hector Hodler reprezentis la vizion de mondo en paco, laŭ la indikoj en la artikolo “Super” (januaro 1916). Teo Jung reprezentis la relanĉon de nia lingvo (“triumfonta”) ĝuste en la plej grava el la venkitaj landoj. Hodler ne travivis la fiaskon de la internaciaj organizoj, kiujn li aŭguris: ĝin spertos kaj rakontos lia esperantista frato, Edmond Privat (1958). Jung travivis la tutan Esperantion de la dudeka jarcento, kaj estis grava atestanto de ĝia historia evoluo.

Du koncizaj, sed detalaj eseoj pri la granda Ĝenevano, respektive la jubileanta gazeto, aperis en la ĉi-monata numero de “Literatura Foiro”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.