Hungario sin turnas 'Nyugatra'

HeKo 906 8-E, 12 apr 26

Laŭ la plej freŝdataj prognozoj, la hungaraj civitanoj finfine eksigis ĉefministron Orbán Viktor kaj lian koalicion. Se la impresa venko de TISZA – la centrodekstra forto kiu prezentiĝis kiel politika vehiklo de la preskaŭ unuanimaj opozicioj – estos konfirmita en siaj nunaj proporcioj, la estonta gvidanto Magyar Péter disponos pri la dutriona plejmulto necesa por malmunti la konstitucian reĝimon kreitan de Fidesz dum 16 jaroj. Hungario sin turnas “Nyugatra”: al Okcidento.

La situacio, sendube senprecedenca en la mallonga demokratia historio de la danuba lando, certe enkondukas gravajn kontraŭdirojn. Neeviteble, temas pri la nesperteco de la regonta klaso, la ekonomia krizo damokle minacanta trafegi la kontinenton, kaj la nesufiĉa ideologia difiniteco de la Partio de Respekto kaj Libereco (tion signifas TISZA, kvankam la nomo ankaŭ referencas al samnoma rivero). Ĉi-lastaj estas ĉiuj elementoj instigantaj la plej jubilajn komentistojn al sobra kaj analiza prudento. Cetere, en Pollando, la revanĉo de la naciistoj en 2025, nur kelkajn monatojn post la triumfo de la liberalaj fortoj, memorigas al ĉiuj ke necesas atendi por ke la politika ciklo donu pli klarajn indikojn pri siaj direktoj.

Ĉiuokaze, la venko de Magyar klare montras ke en la voĉdonantaro ekzistas ne nur kontraŭkorupta fervoro, sed ankaŭ prefero por politiko de realproksimiĝo al Eŭropo. Hungario, cetere, tra la diversaj turnopunktoj de sia historio ofte alfrontis la plejeternan demandon pri sia politika kaj kultura situo – kaj en tiaj diskutoj rolis ankaŭ nia komunumo. La medio de la gazeto Nyugat (“Okcidento” en la hungara) estis, efektive, la lulilo de Literatura Mondo, kiel rememorigis konference c-ano Giorgio Silfer, en decembro 2022. Espereble, ankaŭ ĉi-foje la hungara intelektularo, kaj aparte la esperantianoj, akompanos la gravan politikan momenton per kulturaj kontribuoj. 

— Giacomo Comincini
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.