IIC asembleos komence de aŭgusto

HeKo 739 8-B, 28 jul 20

Itala Interlingvistika Centro renovigos sian Direktan Komitaton la 6an de aŭgusto 2020, per Asembleo kiu disvolviĝos fizike ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, kun la eblo partopreni ankaŭ skajpe, ekde 21h00. Jam anoncis sian ĉeeston pluraj italaj IIC-anoj, inkluzive de du el la fondintoj.

C-ino Tiziana Rogora estas proponita kiel honora prezidanto, dum por la Komitato kandidatas gec-anoj Lorena Bellotti, Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer; krome du gravaj italaj fakuloj pri interlingvistiko estos invititaj kiel sciencaj komitatanoj.

IIC eldonadas serion de “Interlingvistikaj Kajeroj” kaj organizas foje en la jaro interlingvistikan seminarion (en la itala lingvo). La Asembleo decidos pri la dato de la ĉi-jara seminario kaj diskutos ankaŭ pri la stato de la instruado pri interlingvistiko kaj esperantologio en italaj universitatoj (tri institutoj estas koncernataj). Tial estas invitita ankaŭ la eŭropa korespondanto de Studenta Esperanta Ligo, c-ino Manuela Blanco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.