IJK viktimo de la viruso el Popola Ĉinio

HeKo 733 4-A, 25 apr 20

“Kun bedaŭro sed ankaŭ ĝojo ni informas vin, ke la Internacia Junulara Kongreso 2020 ne okazos en Nederlando, sed ĝi okazos tutmonde! La diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado tute malebligas nun fizike ĉeesti, kaj tial por la unua fojo en nia historio ni organizos nur retan IJK-on. Ĝi okazos ĉirkaŭ la sama semajno (11-18 julio) kaj ni preparas por ĝi enhavon ĝueblan de ĉie ajn, kie en la mondo vi estas. Kiam ni pretos, ni prezentos la informojn.”

Per la supra la LKK ĵus anoncis sian rezignon pri la fizika okazigo de la TEJO-kongreso, al kiu ĝis nun aliĝis nur 154 personoj: kutime en Eŭropa IJK la nombro da partoprenantoj tanĝas aŭ eĉ superas tricent, do kvante la nederlanda kongreso estis survoje al fiasko, certe kaŭzita de la timo pro la viruso origininta el Popola Ĉinio.

En la TEJO-Komitato ne mankis personoj favoraj al prokrasto de la definitiva decido pri la nuligo (aŭ virtualigo) de la kongreso, sed la nederlanda teamo decidis ĝuste hodiaŭ. Ŝajnas ke la Komitato eĉ ricevis neniun formalan komunikon pri tio: nur la individuaj aliĝintoj estas informitaj per LKK-cirkulero, kaj nun vi danke al HeKo. Cetere, en la tuta monato aprilo la Komitata diskutlisto afiŝis nur du mesaĝojn, ambaŭ el roboto…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.