Inaugurota en januaro la nova Orienta Legacio

HeKo 627 8-C, 22 dec 16

La inaŭguro de la nova sidejo de la Orienta Legacio en Budapeŝto okazos 19 januaro 2017, je 17h30, koincide kun la 37a literatura kafejo de Esperanta PEN-Centro kaj Fajszi Amika Rondo. La adreso estas avenuo Thököly 58-60, proksime al la kvartalo de la ambasadoj.

Por la evento ĉeestos la Vickonsulo de la Esperanta Civito, dum la gasto de la literatura kafejo estos c-ano Tihomir Lovriĉ, desegnisto de la albumo “Esperantio vivas”. Enkondukos sen. Anna Bartek, vicprezidanto de FAR-fondumo.

La albumo, kiu nur parte pretas, fontas el projekto pri informado, lanĉita antaŭ du jaroj.

La retadreso kaj la telefono de la legacio restas la sama. Male, la korespondadreso de la legacio kaj de FAR ne plu koincidas: FAR restas en aveno Üllöi 101. C-ano György Nanofvszky daŭre prezidas la fondumon, dum li ne plu estas la legacia asistanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.