Indonezia nederlandano el Svedio al Afriko

HeKo 465 8-A, 28 dec 10

La 18a Togolanda Esperanto-Kongreso okazis en la urbeto Vogan 24-27 decembro 2010. La temo estis la “Ŝafaro harmonia”, kiun mi enkondukis rakontante pri miaj unuaj jaroj en alia kolonio “Nederlandsch Indie” (nun Indonezio) kaj la jaroj en japanaj militkoncentrejoj. La tiamaj lupoj nun ne plu estas lupoj, sed aliaj lupoj povas aperi.

La kongreso okazis dum Kristnasko, eble la nura konferanco en Esperantio dum tiuj sanktaj tagoj. Nenio pri Jesuo kiu naskiĝis, sed programero “Podia kredoj”, dum kiu ĉiuj havis la eblecon rakonti pri sia kredo aŭ ne kredo. Estis katolikoj, ateisto, naturkredanto kaj aliaj kaj tamen ĉiuj amikaj ŝafoj.

Partoprenis sepdek naŭ  fluaj parolantoj de la lingvo kaj junuloj de Institut Zamenhof, Lomeo. Mi estis surprizita kiel multe mi povis paroli kun kelkaj el ili (eble 12-15-jaruloj) kaj kun kia entuziasmo ili partoprenis. Svedio povas preni ekzemplon.

Okazis multaj kunsidoj de la diversaj organizaĵoj. La tri manĝoj [diurne] estis bongustaj kaj okazis starante aŭ ie sidante.

(Wim Posthuma)



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.