Informa prelegeto uzebla por homogenaj publikoj

HeKo 524 2-B, 9 jan 13

Enkonduki al la strukturo de esperanto kleriĝemajn homojn, mez- kaj altaĝajn, tamen en nur dudeko da minutoj, kaj post deserto kadre de tagmeza lunĉo. Tian defion proponis la rotaria klubo de la neŭŝatela montaro al Kultura Centro Esperantista, kies prezidanto levis la ganton.

C-ano Giorgio Silfer preparis do dudekon da montreblaj diapozitivoj, en formo de komputile projekcieblaj folioj. Li sukcesis prezenti la strukturon en la mendita tempo, tiel ke la ĉeestantoj fine kapablis mem kompreni tekston sen banalaj frazoj, kaj almenaŭ konvinkiĝis ke en dudek minutoj oni lernas pri esperanto multe pli ol pri okcifdenteŭropa nacia lingvo en dudek horoj. La prezento okazis hodiaŭ en Loklo.

La prelego estas en la franca, sed adaptebla facile al aliaj lingvoj. “Mi atendas la funkciigon de la Esperanta Tempobanko, por pagi per horĉekoj la elfrancigojn al la ĉefaj eŭropaj lingvoj”, komentarias la preleginto.

La diverslingvaj tekstoj estos senpage je dispono de la paktintaj establoj kaj de la civitanaro, kaj kontraŭ modesta sumo (destinita al KCE) ankaŭ de kiu ajn ekster la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.