Informado tra kristanaj radioj en Burundio

HeKo 475 5-B, 30 mar 11

Ankaŭ en Burundio la perlingvaj organizoj aliĝintaj al la Pakto pli aktivas por esperanto-informado ol la porlingvaj ne paktintaj. Komunikas c-ano Frederiko Nimubona, prezidanto de SIPU (Societo Internacia de la Paco Universala):

Post kontakto kun radiostacio en la kristana reformita medio, baldaŭ ankaŭ la romkatolika “Radio Maria elsendos nialingve por kontribui al la realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo, kadre de la Sankta Evangelio al ĉiuj Esperantistoj (nova popolo kun komuna destino) por atingi la mondon novan.”

Por realigi tiun bonan agadon kaj atingi la celon, Radio Maria partneras kun SIPU, kiu volonte disponigas siajn esperantlingvajn membrojn fari staĝojn ĉiun sesan monaton, en la sidejo de Buĵumburo.

“Ni baldaŭ efektive informos vin pri la horoj de la esperanto-elsendoj” promesas c-ano Nimubona. 

En Burundio la eklezioj havas relative grandan influon: la romkatolika mem havas ok diocezojn. Sed la socio estas multe pli laika ol tuj post la ĉeso de la belga administrado.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.