Interesa tago pri Pierre Cérésole

HeKo 461 7-B, 28 nov 10

Gastronomie kaj kulture tre agrabla tago organizita de Kultura Centro Esperantista, kun gastoj precipe el eksterlando kaj Alemanio, hieraŭ en Ĉaŭdefono. La abunda neĝo donis apartan antaŭjulan etoson, ankaŭ pro la kantoj ĉiam aktualaj de Nikolin”.

Aktualeco kaj historio karakterizis la posttagmezan viziton al la ekspozicio pri Pierre Cérésole (1879-1945), ĉe la Urba Biblioteko, kiu interalie enhavas la arkivon de la Internacia Civila Servo. Cérésole parolis esperanton, kaj estis granda amiko de Edmond Privat, kun kiu li samtage petis la aliĝon al la kvakera movado en 1935: bedaŭrinde, malgraŭ CDELI kaj Claude Gacond en la Urba Biblioteko, la ekspozicio komplete ignoras tion.

Esperanto ludis ĉe la ekflorado de la Internacia Civila Servo rolon kaj idealisman kaj pragmatan: unuflanke ĝi kongruis kun la pacifismo de tiu militrifuza medio, plejparte el kristanaj socialdemokratoj kun granda admiro al Gandhi; aliflanke ĝi estis utila kiel komunikilo por la diversnaciaj laborbrigadoj. El tiu medio fontis pluraj esperantistoj.

Nuntempe ĉirkaŭ kvar mil volontuloj ankoraŭ pretas en la tuta mondo plenumi projektojn de la Internacia Civila Servo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.