Interlingvistika konferenco en Berlino

HeKo 411 2-A, 30 nov 09

“Mi estas kontenta pri la 19a jarkunveno de la [germana] Societo por Interlingvistiko (GIL), ĉar mi lernis multon, kaj ĉar venis pli da junaj homoj ol kutime, precipe studentoj el Leipzig” komentarias d-ro Detlev Blanke, fine de la konferenco kiu arigis kvardekon da fakuloj el kvin landoj, en Berlino 27-29 novembro 2009.

La sciencaj konferencoj de GIL traktas diversajn aspektojn de interlingvistiko: ilin partoprenas elstaraj lingvistoj, kiel prof. d-ro habil. Johannes Klare, de Humboldt-Universitato, preleginta pri André Martinet. La ĉi-jara ĉeftemo, “La rolo de la personeco en la historio de la planlingvoj”, allogis dek tri prelegajn kontribuojn. 

La publiko ne konsistis nur el esperantistoj, sed ankaŭ el idistoj kaj aliaj interlingvistoj: la konferencoj fakte okazas nur en la germana. De post kiam Itala Interlingvistika Centro ne plu organizas la siajn (en Milano kaj la apuda urbeto Cernusko), ĉi tiu estas la unusola ekzemplo de ĉiujara interlingvistika konferenco en etna lingvo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.