Interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado en UAM

HeKo 615 4-A, 20 sep 16

En universitato Adam Mickiewiz (Poznano, Pollando) sabaton 17 septembro 2016, per la inaŭguro de la sesioj de la Interlingvistikaj studoj kaj de la Instruista trejnado, komenciĝis la kvintaga intensiva studado por dek sep en la universitata grupo, kun dek naŭ por la estontaj instruistoj.

Ambaŭ grupoj estas internaciaj. La studentoj alvenis el dek kvin landoj. Jam tuj post la inaŭguro disvolviĝis lekcioj por ambaŭ. Por kelkaj studentoj eĉ ekzamenoj estis en la programo.

Dimanĉon 18 septembro 2016 por la studentoj de la instruista trejnado estis lekcioj ĉefe pri la historio de la esperanto-instruado (d-ino Katalin Kováts).

Lundon 19 septembro 16 kun la gvido de prof. Ilona Koutny estis daŭrigo de metodiko dum la unua parto de la mateno. Sekvis prelego de prof. Probal Dasgupto pri lingvistiko, ĉefe pri gramatikaj demandoj kaj la -ata/-ita disputo. Tiuj ĉi lekcioj estis komunaj por la du grupoj.

Prof. Dasgupto menciis ankaŭ la Esperantan Civiton, rilate la parolmanieron ene de la Civito. Iu diris al li, ke en la Civito oni devas rapide paroli la lingvon. Sen. Bartek tuj intervenis, dirante ke tiu informo ne veras. La ĉeestanta c-ano Dieter Rooke subtenis ŝian korekton.

Dum la lunĉopaŭo estis interesiĝoj pri la Esperanta Civito, pri kiu sen. Bartek donis informojn, ankaŭ rekomendante viziti la retejon, kie ĉiu detala informo troveblas pri la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.