Interparolo kun la TEJO-estraro en Roterdamo

HeKo 662 4-C, 22 okt 17

La Vickonsulo de la Esperanta Civito invitis hodiaŭ al labormanĝo la Estraron de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ĵus kunvenintan en Roterdamo. Pro diversaj flughoroj povis ĉeesti nur la vicprezidanto, d-ro Francesco Maurelli, kaj estrarano Doniben Jimenez Jaramillo el Kolombio; ilin akompanis Boris Michael Mandirola, prezidinto de TEJO.

La renkonto kun c-ano Giorgio Silfer enfokusiĝis pri du temoj, kie eblus krei sinergiojn: la junularo de Naturfreunde Internationale kaj Civila Servo Internacia. Estis marĝene traktata ankaŭ la strukturo de la naturamika junularo, precipe la kunlabora solvo inter ĝi kaj NFI, pli pozitive efika ol inter TEJO kaj UEA nuntempe.

La rilatoj inter la roterdamaj asocioj ne estis poste temo de konversacio, tial ke ili ŝajnas esence ankritaj al psikologiaj problemoj, kaj la Civito okupiĝas pri politikaj kaj organizaj temoj.

La agrabla interparolo enkondukis al estonta profundiĝo de la koncernaj aferoj. Prezidinto Mandirola memorigis, ke por aliĝi al TEJO la junularaj fakaj asocioj devas havi propran juran personecon.

Siavice prof. Silfer anoncis ke dum 2018 ne okazos JARTE, por ne kolizii kun KEF en Svedio. Por 2019 la Civito denove proponos al TEJO aŭspicii la aranĝon.

(HeKo 662 4-C, 22 okt 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.