Interpelacio kaj interogacio respondotaj ĉe la Forumo

HeKo 865 3-C, 27 feb 25

Forumano Giacomo Comincini (redakcio de Literatura Foiro) liveris interpelacion al la Konsulo, nome petis klarigon pri unuopaj agoj de la ekzekutiva povo (art. 36, par. 1 de la Foruma Reglamento). 

Forumano Giorgio Silfer (redakcio de Heroldo de Esperanto) liveris interogacion al la Konsulo, nome petis la opinion de la Konsulo pri aparta temo aŭ specifa evento ekster la agadsfero de la Kapitulo (art. 36, par. 2 de la Foruma Reglamento).

Jen la interpelacio: “La forumano interpelacias la Konsulon pri la kaŭzoj de la malkresko de partoprenantoj en la elektoj al la Senato 2024, kompare kun la antaŭaj en 2019.”

Jen la interogacio: “En kongresanaj listoj kutime aperas la nomo de la ŝtato kie rezidas la kongresano, aŭ kies ŝtatanecon tiu havas. Ofte tamen rezido kaj ŝtataneco ne koincidas, krome multaj preferas indiki landon kiu ne estas ŝtato. En la legitimiloj de la Esperanta Civito oni evitas tion, indikante nur la ĉefan eduklingvon, sed tiu oportuna elekto ne eblas ĉe la esperanto-kongresoj. Disvastiĝas ankaŭ la indiko “Esperantujo” aŭ “Esperantio”, precipe ĉe volontuloj aŭ stabanoj de internacia neregistara esperanto-organizo. Kiel kondutu la stabanoj de la Esperanta Civito, difinitaj laŭ Lex adiutoria?

La Konsulino (aŭ komisiita vickonsulo) respondos publike dum la Foruma sesio en Malago, 31 marto 2025.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.