Israelo gastigis azian esperanto-kongreson

HeKo 530 9-A, 25 apr 13

Spite al la kampanjo de 2013 ĉe la skandalgazeto “Libera Folio” kontraŭ esperanto-kongresoj en Israelo (kontraŭ Israelo mem jam okazis alia kampanjo en 2010), la 7a Azia Kongreso altiris al Jerusalemo pli ol 160 homojn el 26 landoj, laŭ raporto de s-ro Amri Wandel, prezidanto de E-Ligo Israela.

La 19an de aprilo okazis la solena inaŭguro, kiun partoprenis la vicurbestro pri kulturo kaj arto, s-ro Pepo Allo (ĉu Karleto Kiunivela enketos ĉe la estraro de TEJO pri la kopirajto de lia nomo?). La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-ro Probal Dasgupta, sendis salutmesaĝon, kaj same salutis Steruhiro Sasaki (Japanio) kaj Ruixiang Wang (Popola Ĉinio), prezidinto respektive prezidanto de la UEA-komisiono pri Azio. Estis anoncita la kunvoko de la 8a Azia Kongreso al Popola Ĉinio en 2016 (ĉu LibFol kampanjos ankaŭ por la homaj rajtoj en Ĉinio?). 

Interalie okazis dum la kongreso vigla debato pri paco en Mezoriento (prezidis d-ro Renato Corsetti) kaj ekskurso tra la religioj kaj epokoj de Jerusalemo. En la vesperoj okazis koncertoj de Kajto kaj JoMo (konata ankaŭ kiel poliglota kantisto kun anarkiisma kredo), danctrupoj israelaj kaj bunta internacia vespero.

Trideko da partoprenantoj antaŭkongresis en Jafo, Hajfo, Nazareto kaj Galileo, kvardeko postkongresis ĉe la Morta Maro, Eilat kaj Petra (Jordanio).

Estas preparata la Internacia Junulara Kongreso, okazonta ĉi-somere en Israelo.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.