István Nemere gastis en literatura kafejo

HeKo 665 6-B, 23 nov 17

La fekunda verkisto István Nemere (inter la selektitoj por kandidatigo al la literatura Nobelo) gastis hodiaŭ en la literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, kies kunfondinto li estis en 1991.

Civitano Nemere, ĉiam humura kaj en plena formo, ne prelegis sed respondis al la demandoj de la publiko, kiu per sia maldenseco igis la vesperumon pli amika kaj intima ol kutime.

Unuafoje la aranĝon kunordigis c-ino Judit Felszeghy, asistanto ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. Kaj lastfoje la afiŝon kaj invitilon enpaĝigis c-ano Giorgio Silfer por LF-koop: ekde la venonta jaro tion prizorgos c-ano Tihomir Lovriĉ.

En decembro kaj januaro ne okazos literaturaj kafejoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.