Italaj naturamikoj rezignas pri flaŭrista semajno

HeKo 703 4-B, 10 mar 19

La italaj kunorganizantoj de la Semajno pri Oficinalaj Plantoj, planita en la Naturamika Domo de Monto Baldo (provinco de Verono), subite rezignis pri la aranĝo “pro personaj problemoj”. Efektive ili devintus nur trovi la instruonton, ĉar la strukturo jam pretas, kaj deko da esperantlingvaj naturamikoj jam aliĝis (eĉ el Japanio).

Konsekvence Esperanta Naturamikaro transformas la aranĝon al kunrestado de alternativa turismo ĉe la Garda Lago, 19-23 majo 2019, kun bazo en apartamentoj situantaj en Salò. La kunrestadon sekvos samurbe la parlamenta sesio de la Esperanta Civito (24 majo 2019), kaj la itala interlingvistika seminario organizita de la privata lernejo LEST (25 majo).

Ankaŭ la Asembleo de Esperanta PEN-Centro okazos en Salò, la 24an de majo je 17h00.

Ni memorigas ke la ĝenerala Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago (Hispanio), 23 marto 2019 je 18h00.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.