Jam dek jaroj sen William Auld

HeKo 613 8-B, 11 sep 16

“Literatura Foiro” estas elektonta la kandidaton de la esperanta literaturo por la Nobel-premio, per referendumo de sia abonantaro.

Unu el la selektitoj por la kandidateco komentarias:
“Kiel LF-abonanto mi elektos la nomon de la aŭtoro kiu
a) daŭre produktis en esperanto dum la lastaj dek jaroj (ne sufiĉas ĉefverkoj antaŭ kvindek jaroj);
b) estas lingve la plej senpeka gramatike kaj la plej transnacia stile;
c) enkondukis plej multe da efektivaj novaĵoj en nian originalan literaturon;
d) estas prononce, deklame kaj oratore la plej bona.
En 1997 unu tia homo ekzistis: William Auld.”

William Auld estas la unua esperantisto kandidatigita por la literatura Nobelo. La novaĵo altiris grandan atenton sur la amasmediaj komunikiloj en lia lando.

La kandidatigo ripetiĝos fare de Esperanta PEN-Centro ĝis lia morto, 11 septembro 2006.

Liaj gekolegoj, speciale Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kare rememoras lin, kaj kore pensas ankaŭ pri lia vidvino Meta, 90-jara.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.