Jam funkcias la KoKuSo de la Verdanoj

HeKo 710 7-C, 31 maj 19

La Verdanoj jam kreis sian Komitaton Kunordigan kaj Subtenan por la balotkampanjo kiu finiĝos 15 decembro 2019 per la elektoj al la Senato. En la KoKuSo, formita pasintsemajne kaj konfirmita hodiaŭ (limdato por aldoni membrojn), aktivas tri geparlamentanoj: Lorena Bellotti (forumanino), Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer (senatanoj).

La KoKuSo jam decidis ne rekandidatigi kvin tute malasiduajn senatanojn, nome Ciril Läng, Annette Mühlemann, Margarita Nájera, Paolino (Paolo) Penacchio kaj Alphonse Waseka. Kompreneble ankaŭ ne Chamberline Nguefack Zedong, kiu demisiis en decembro 2017 por eviti proceson.

Male, parto de la Verda grupo estis asidua, kaj partoprenis almenaŭ unu parlamentan sesion. Tial ke ili engaĝis sin por kvin jaroj, kaj ne nur por tri, ili meritas plenumi ankoraŭ tutan kvinjaran mandaton. Tiuj senatanoj estas: Kokou Attaglo, Marie-France Conde Rey, Julio Herrero, Riichi Karibe, Miroslava Kirova, Franco Levi, Frederiko Nimubona, Giorgio Silfer. Inter ili situos la du ĉefkandidatoj (Konsulo kaj Vickonsulo): certe ne la du emeritaj Konsuloj, kaj ĉi-foje nek virino nek afrikano, pro la gravaj eraroj de kamerunianino, kiu damaĝis la politikan reputacion de la Verda grupo.

Dume ŝvebas la rekandidatigo de Carmine Dello Spedale kaj Zlatoje Martinov. Praktike duono de la listo estas ankoraŭ plenigenda. Samtempe la Verdanoj konsultiĝas pri la politika programo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.