Japana koloro por la unua Heroldo en 2020

HeKo 724 9-B, 26 dec 19

La elekto de sen. Riichi Karibe ricevas la atenton en la frunta artikolo de “Heroldo de Esperanto” 2304, januaro 2020. Eble ne estas hazardo ke la artikolon pri la unua azia Konsulo apudas interesa raporto de c-ano Bill Chapman pri Japanio, lando de kulturo.

La unua paĝo anoncas la rezultojn de la elektoj al la Civita Senato kaj de la paralelaj referendumoj, kun konciza analizo. La ĉifron konas la afrikanoj, kiuj amase subtenis la saluton “Ĉaŭ!” sed same amase ne apogis la individuan aliĝon al TEJO.

Pli geopolitika la ĉefartikolo, dediĉita al la planeda klimato, kun la protesto kontraŭ la Traktato de la Energi-Ĉarto. Tiun proteston subskribis ankaŭ la Konsulo. Ankaŭ la rolo de la Civito en la Konsilio de Eŭropo, pri la lingvopolitiko por enmigrintoj, ricevas atenton.

La fino de la lapennismo, la aktiveco de la naturamikaro, la debato interna al TEJO, la evoluo de UEA, la lingvotestado, la Lingva Komitato kaj la kleriga aktiveco de KCE kompletigas la informaron.

La gazeton “Heroldo de Esperanto” posedas, eldonas kaj administras KCE, kies monata informilo ĝi estas. Provekzemplero estas mendebla senpage ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.