Jarkunveno 2011 de "Sukceso" en Vraco

HeKo 469 1-B, 27 jan 11

La hieraŭa jarkunveno de la Esperanto-societo “Sukceso” en Vraco (Bulgario) konfirmis la ĝisnunan estraron por unu plia jaro: Sneĵinka Angelova (prezidanto), Ljubomir Trifonĉovski (vicprezidanto) kaj Kiril Borisov (sekretario).

Inter la gravaj momentoj en la agado de la loka grupo en la jaro 2010 estis la gastigo de la tuttaga ekskurso de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, la donaco de periodaĵoj al la urba biblioteko, la aktivaj rilatoj kun la loka gazetaro, la partopreno de klubanoj en diversaj aranghoj.

Por la jaro 2011 la akcento en la agado de “Sukceso” estos al la renkontiĝo en la monaĥejo “S. Profeto Ilija” fine de junio, okaze de la Tago de kuracaj plantoj (kun tre riĉa prelega, kultura kaj ekskursa programo,) kaj la okazigo de lingvokurso ĉe la Infana kulturdomo en la urbo.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.