Jarlibro la unua viktimo de la UEA-deficito

HeKo 678 6-A, 3 maj 18

La profunda financa krizo en Universala Esperanto-Asocio, kun anoncita pasivo de 160.000 eŭroj nur en 2017, kaj prognozita plia  truo de 130.000 en 2018, kaŭzis la unuan viktimon: la jarlibro. La plej antikva servo de UEA (la Universala Kongreso naskiĝis antaŭ ol UEA, kaj estis alproprigita al ĝi nur post la unua mondmilito) transformiĝos al retpaĝoj, ene de la vasta restrukturado de la tuta retsistemo, kies bonaj rezultoj ankoraŭ ne videblas.

La morto de la papera jarlibro radikas ankaŭ en ĝia tute fuŝa redakto por la pasinta jaro; ne nur kun eterna malfruo, sed ankaŭ kun amaso da eraroj: praktike, la roterdamaj oficistoj (sub la responso de la tiama direktoro, d-ino Veronika Poór) represis eksan jarlibron!

Post la jarlibro, la publiko devus adiaŭi ankaŭ la revuojn “Esperanto” kaj “Kontakto”, kiuj same pereus en la virtualo, laŭ rekomendo de memkunvokita financa laborgrupo, kies proparolinto estas d-ro Renato Corsetti.

Intertempe, la estraro ne prezentis la planon por la resanigo de la financoj, promesitan plej malfrue por la fino de marto 2018, kiel kondiĉo por aprobi la buĝeton 2018. La sola novaĵo, krom la morto de la papera jarlibro, estas la altigo de la tarifoj por membrokotizoj.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.