JARTE proponas parolagon pri "Kvarteto" de Harwood

HeKo 647 2-B, 6 jun 17

Post la sukcesa prezento de “Njugatesko” en Budapeŝto pasintjare, Giorgio Silfer planas la enscenigon de “Kvarteto”, en formo de parolago, aŭ interpretata legado, dum Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, okazonta en Ĉaŭdefono 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La originalo de Ronald Harwood, en la angla, estas humurplena. C-ano Silfer adaptis ĝin al la esperantista subkompreno de la teksto. Unu specimeno el pluraj: al la maljuna operkantistino, kiu diras “Siatempe mi lumis pli brile ol la ceteraj en la firmamento”, la eksedzo respondas “Jes, jes, kiam vi estis ankoraŭ verda, vi estis granda stelo”.

Parolago ne estas ofta en la esperanto-teatro. Verŝajne la sola konata precedento estas la anonima “Parolago pri polaj eventoj” (2004). Efektive ĝi plej taŭgas kaze de dokumenta enketo.

La prezento okazos la 18an de julio vespere, en teatro ABC.

(HeKo 647 2-B, 6 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.