Je la Internacia Tago de la Libro

HeKo 434 5-A, 23 apr 10

Hodiaŭ la Bulgara Nacia Televido elsendis mallongan intervjuon kun Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” kaj sekretario de la Esperanta PEN-Centro, rilate kelkajn unikaĵojn kaj raraĵojn el lia propra biblioteko.

Ne estas hazardo, ke la intervjuo estas elsendita hodiaŭ: la 23a de Aprilo estas la Internacia Tago de la Libro kaj Aŭtor-rajtoj (laŭ decido de Unesko en 1995).

La 23a de Aprilo estas emblema por la literaturo, ĉar je tiu dato en la sama jaro 1616 forpasis tri mondfamaj verkistoj: William Shakespeare, Miguel de Cervantes kaj Garcilaso de la Vega.


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.