Josip Pleadin en la literatura kafejo

HeKo 676 3-B, 10 apr 18

Kial “la” literatura kafejo? Ĉar ĝi estas la sola konstanta literatura kafejo en esperanto, okazanta ĉiun trian ĵaŭdon de la monato en Budapeŝto (ĉe la legacio de la Esperanta Civito), zorge de Fajszi Amika Rondo kaj sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Jam kvardek kvin tiaj renkontoj okazis.

La 19an de aprilo la kvardeksesa gastigos s-ron Josip Pleadin, tradukinton kaj eldoninton de la libro “La nigra patrino tero”, aŭtorita de Kristian Novak, konata nuntempa verkisto. La gaston enkondukos c-ino Judit Felszeghy, legacia asistanto.

En majo ĉe la literatura kafejo gastos s-ino Éva Tôfalvi. Sekvos en junio c-ano Georgi Mihalkov, konata per la pseŭdonimo Julian Modest.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.