Jubileo de la Padova Esperantista Klubo

HeKo 542 5-B, 25 okt 13

Kun la patroneco de la Komunumo de Padovo, la Komunumo de Abano kaj la Komerca Ĉambro de Padovo dimanĉon, 20 oktobro 2013, la Padova Esperantista Klubo “Giovanni Saggiori” festis sian centjariĝon en la Centro Sankta Gaetano, luksa publika instalaĵo.

Post esperantlingva romkatolika meso en apuda preĝejo, antaŭ okdeko da personoj venintaj el dudeko da urboj salutis la reprezentantino de la urbestro, Cristina Toso, kaj la skabeno pri instruado, Andrea Colasio, kiu siatempe kiel deputito proponis leĝon pri instrueblo de esperanto en la lernejoj.

La manifestacio ampleksis ekspozicion de antikvaj kaj modernaj libroj kaj dokumentoj, de originala ekzemplero de “La Liro de la Esperantistoj” de 1893 ĝis pluraj verkoj de la serio “Oriento-Okcidento”, kun aparta sekcio dediĉita al la tradukoj el esperanto al la itala.

Posttagmeze c-ano Carlo Minnaja, nuna prezidanto, skizis la jarcento-longan historion kun projekciado de okdeko da fotoj pri la ĉefaj eventoj. Konkludis la posttagmezon muzika programero gvidata de majstro Carlos Gubert, bofilo de Giovanni Saggiori, prezidinto de la klubo dum sesdek kvar jaroj.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.