Julian Modest konkurse kaj premiere

HeKo 547 2-A, 9 dec 13

Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Literaturan Konkurson je la nomo de la eminenta bulgara esperantisto tradukisto “Ivan Krestanov”.

La konkurso estos por:
1. Traduko de bulgarlingva rakonto de nuntempa verkisto en Esperanton.
2. Eseo pri Ivan Krestanov aŭ pri la rolo de la tradukita Esperanta literaturo en la nuna mondo.

Bonvolu sendi viajn verkojn ĝis la fino de monato novembro 2014 al la adreso: <modest ĉe abv.bg>. La rezultoj estos anoncitaj en decembro 2014.

En la salono de la Asocio de bulgaraj pentristoj en Sofio, 27 novembro 2013, okazis la premiero de la nova libro de Julian Modest “Mara stelo”, eldonita de la moskva “Impeto”. Ĝin prezentis Mariana Elenova kaj Petar Todorov. Julian Modest legis sian novan rakonton.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.