Julian Modest nova PEN-prezidanto

HeKo 768 6-B, 9 aŭg 21

Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro; lin elektis la Asembleo, kiu fizike kunvenis ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, krome kun la skajpa partopreno de c-ano Carlo Minnaja. Julian Modest estas unu el la plej fekundaj prozistoj dum la sesa periodo de nia literaturo, periodo kiun Giorgio Silfer konsideras arkivebla ekde 2020.

C-ano Silfer mem estis elektita kiel vicprezidanto, por tiel pli efike reprezenti la esperantan centron dum la jubilea jaro de PEN Internacia. Sekretario-kasisto restas c-ino Miroslava Kirova. C-ino Judit Felszeghy reprezentos la paktintan establon, kune kun c-ano Koffi Gbeglo, ĉe la Forumo de la Esperanta Civito.

Simile al KCE ĉe ALTE, en la tegmenta organizo nia centro estas konsiderata unu el la plej seriozaj kaj bonfartaj, malgraŭ sia eteco: efektive ĝi trapasas la pandemion vigle en sia aktiveco, kaj kun ekvilibra financa stato, riĉigita per la posedo de la Pegonesto (malgranda apartamento en proprieto de LF-koop, kies kolektiva membro nia PEN estas).

La Asembleo akceptis unuanime la aliĝon de c-ano Benoit Philippe, kaj same unuanime (laŭ propono de prezidanto Modest) ĝi prokrastis al la venonta jaro la pritrakton de la aliĝpeto de mag. Nicola Ruggiero.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.