Julian Modest virtuala gasto en Budapeŝto

HeKo 737 9-B, 27 jun 20

Fajszi Amika Rondo invitis la faman verkiston Julian Modest al telematika renkonto kun la (ne nur hungara) legantaro, 2 julio 2020 je 18h00, per skajpo.

La aŭtoro, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, prezentos sian plej novan verkon: “La ĉasisto de sonĝoj”.

Kune kun Sten Johansson kaj Trevor Steele, Julian Modest estas nia plej produktiva prozisto. Tamen la aliaj ne aktivas ankaŭ kiel ĉefredaktoroj, dum li gvidas la redakcion de la revuo “Bulgara Esperantisto”. Lastatempe lia biografia dramo pri Lidja Zamenhof estis publikigita en la korea.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.