Junaj PEN-verkistoj kunsidis telematike

HeKo 917 5-B, 16 aŭg 26

La Komitato de Junaj Verkistoj de PEN Internacia okazigis sian unuan oficialan jarkunvenon telematike la 24an de junio 2026, kun delegitoj de pli ol dudek PEN-centroj el Azio, Afriko, Mezoriento, Eŭropo kaj Ameriko. La kunveno, sub la devizo Junulara solidareco: pensi tutmonde, agi loke, ekzamenis la agadon de la komitato post ĝia fondo okaze de la PEN-mondkongreso en Krakovo en 2025.

Inter la ĉefaj temoj estis la evoluo de la platformo Tomorrow Club, regionaj projektoj por junaj verkistoj, kunlaboro inter la diversaj PEN-centroj kaj la malfacilaĵoj kaŭzataj de manko de financaj kaj homaj rimedoj. Delegitoj raportis interalie pri edukaj kaj mentoraj iniciatoj en Afriko kaj Azio, pri la situacio de junaj verkistoj en Sirio kaj pri projektoj por pli intensa internacia kunlaboro. La prioritatoj por la dua duono de 2026 estos konekti, komuniki kaj kunordigi, oni legas en la raporto pri la laboroj.

La tradicia malplena seĝo estis dediĉita al Wai Moe Naing, birma verkisto kaj junulara aktivulo kondamnita al entute 74 jaroj da mallibero. Ross Holder prezentis ankaŭ la PEN Case List 2026, kiu registras 140 kazojn de persekutado kontraŭ verkistoj tra la mondo. La diskuto aparte atentis la situacion de la junaj generacioj, interalie lige kun protestmovadoj, interretaj blokadoj, transnacia subpremado kaj la bezono disponigi sekurajn komunikajn spacojn al minacataj aŭ ekzilitaj verkistoj.

En PEN Internacia la esperantlingvan literaturon reprezentas Esperanta PEN-Centro. Ĝi plu partoprenas la internacian PEN-vivon; komence de 2026 esperanto ĉeestis ankaŭ la telematikan poezian maratonon de PEN Internacia dediĉitan al minoraj kaj minoritataj lingvoj kaj al junaj verkistoj.

— Esperanta PEN-Centro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.