Junulara ARTE sub la aŭspicio de TEJO

HeKo 628 2-B, 25 dec 16

Arta Renkonto Transnacia en Esperanto aldonas Jon de Junulara: JARTE okazos en Ĉaŭdefono, dum la tria semajno de julio 2017, zorge de Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Sekve de la ĵusa decido de la TEJO-estraro, la programkotizo de JARTE estos senpaga por ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Eblas ke aliaj subjektoj kunaŭspicios la aranĝon, ĉar interalie KCE proponis tion al OSIEK, kies konferenco ekde 2017 okazus kadre de alia evento.

JARTE disvolviĝos matene per ekskursoj kaj ludoj, posttagmeze kaj vespere per matineoj kaj prezentoj, muzike teatre kine. Ĉiu artisto interesata prezenti dum JARTE bonvolu kontakti la organizanton: kce ĉe esperantio.net

Same kiel ARTE en Budapeŝto 2016, JARTE en Ĉaŭdefono 2017 estas oficiale sponsorita kaj patronita de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.