Kabareto kaj kanzonoj dum JARTE

HeKo 652 4-B, 19 jul 17

En JARTE daŭras ĉiuvespere post la manĝo la eksterordinare interesa ateliero pri Commedia dell’Arte sub la gvido de Javier Oliva, sed la hieraŭa posttagmezo en teatro ABC de Ĉaŭdefono estis dediĉita al kabareto kaj kanto.

La matineon vervigis, helpe de c-inoj Perla Martinelli kaj Anjo Amika, alia andaluza artisto: c-ano Pedro Carrillo. Aktoro, kanzonisto, verkisto kaj reĝisoro, Pedro Carrillo Lopez dediĉis sian vivon al teatro. Li proponis komikan skeĉon, kies talenta protagonisto estis Perla Martinelli, kaj komikajn kanzonojn. Anjo Amika kompletigis la prezenton per interakta kantado ligita al Andaluzio.

Post la tradicia paŭzo la publiko apreze aŭskultis recitalon de la budapeŝta kantistino, parte sen muzika akompano.

Muziko kaj teatro karakterizos ankaŭ la trian tagon de Junulara Arta Renkonto Transnacia.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.