KALiFo kunvokita meze de julio 2017

HeKo 644 8-B, 14 maj 17

La 14an de julio 2017 la Administra Komitato de LF-koop havos ordinaran kunvenon en Svislando, sub la prezido de c-ino Perla Martinelli, laŭ ĵusa kunvoko. En la tagordo precipe la aktiveco de la Gazetfako kaj de la Librofako.

KALiFo diskutos pri la nomumo de la ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” por la periodo 2018-21, dum kiu LF plenumos sian 50an jarkolekton: unika kazo por kultura revuo en la pli ol 130-jara historio de nia lingvo. Krome ĝi decidos pri la (ne)solventeco de Lexus rilate la vendon de “Heroldo de Esperanto”, kun alternativo inter plia kredito al Brazilo aŭ repreno de HdE ekde Novjartago 2018. Ambaŭkaze, Lexus responsus sola pri la nuna jarkolekto.

Por la Librofako KALiFo aprobos la definitivajn planojn de: a) la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo” de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer; b) la nova eldono de “Paŝoj al plena posedo” de la karmemora c-ano William Auld.

KALiFo ekzamenos ankaŭ la ideon produkti en Meksiko arĝentan medalon honore al la 50-jariĝo de “Literatura Foiro”.

(HeKo 644 8-B, 14 maj 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.