Kandidatoj 2016 al la Senato: Carmine Dello Spedale (Verda Listo)

HeKo 620 1-C, 23 okt 16

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

Mi naskiĝis kaj kreskis en Asmaro (Eritreo) el familio origine sicilia, sed radikiĝinta en Afriko laŭ tri generacioj. Ekde 1972 mi vivas en Alta Italio, nuntempe kiel kampara ĝentlemano. Kiel afrikeŭropano mi do partoprenas en du civilizoj. Sed mia duunuo estas duobla: mergita en la konkreteco kiel banka kontorestro, levita en la abstrakteco pro miaj spiritaj interesoj, kuplitaj al jogo kaj filozofia profundiĝo. Interalie mi estas trejnisto kaj konsilisto pri hipoterapio.

Mi disponigas al la esperanta popolo mian kvarpolusecon: la administraj kaj financaj kompetentoj por la institucia strukturo; la kono pri la afrika animo por la rilatoj kun la civitanaro en la nigra kontinento; la psikologia sinteno por interagi en la politika konfronto; la amo por la naturo por disvolvi strategion je mezuro de la homaro.

Mi aktivis dum jaroj en la sama politika alo (laika kaj progresema) de aliaj kandidatoj de la Verda Listo edukitaj en la itala lingvo: ne estas do hazardo, se mi sentas min ideale ligita al amikoj Levi, Penacchio kaj precipe Silfer, mia majstro pri esperanto. Ni venas ĉiuj el la sama alo de maldekstro efektiva, sed nek klasisma nek konfesia.

Carmine Dello Spedale
(Verda Listo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.