Kandidatoj por la Konsilio de "AmaHoro"

HeKo 420 2-C, 23 jan 10

Sekve de la notaria akto inter SIPU kaj Pro Esperanto, la prezidanto de SIPU kaj la Konsulo de la Esperanta Civito nomumos morgau la kvin membrojn de la Konsilio kiu responsos pri la realigo de la projekto “AmaHoro”.

Laŭ alfabeta vico, la kandidatoj de SIPU estas: Martin Mbazumutima, Léonard Ngendakumana, Frédéric Nimubona, Jerôme Niyokindi, Salvator Nizigiyimana, Zacharie Sagaba. Inter ili la Konsulo elektos tri.

La kandidatoj de la Konsulo estas: Jean-Paul Barikumutima, Mushoshi Birindwa, Libère Mudende, Chamberline Nguefack Zedong. Inter ili la prezidanto de SIPU elektos du.

Ĉiuj dek kandidatoj havas la esperantan civitanecon. Ok el ili havas la burundian ŝtatanecon, unu la kongolandan (Birindwa), unu la kamerunian (Nguefack). Naŭ el dek loĝas en Buĵumburo, la deka (sen. Nguefack) pretas vojaĝi tien kaj restadi eĉ monatojn, se necese.

C-ano Nimubona kaj sen. Silfer retmesaĝos siajn voĉojn morgaŭ samtage kaj samhore. Tiel la estraro de SIPU, respektive la Kapitulo, havas tempon por lastaj internaj konsultiĝoj.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.