Kantaro por la esperanta popolo

HeKo 451 1-C, 23 aug 10

Apud “La Espero” de Lazaro Ludoviko Zamenhof, oficiala himno, iom post iom vastiĝas la repertuaro de kantoj taŭgaj por kunvenoj de la esperanta popolo.

La melodioj estas ĉerpitaj el la monda muzika kulturo, la tekstoj fontas el nia originala poezio. Post Zamenhof, jen “Popol” ni estas” de Emeriko Baranyai kaj “Nur migri, ĉiam migri, migri for” de Julio Baghy, adaptitaj fare de Giorgio Silfer.

Nia retejo riĉiĝas per plia paĝo, kie la kantaro estas registrita kun la referencaj melodioj kaj interpretoj. Kiuj konas famajn poemojn, originale verkitajn en nia transnacia lingvo, facile adapteblajn al universale konataj melodioj laŭ la spirito de la raŭmismo, tiuj povas kontakti la vickonsulon pri edukado, ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.