Katalunistoj esperantlingvaj demandas al la politikaj partioj

HeKo 556 3-B, 21 apr 14

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Parlamento de Eŭropa Unio 25 majo 2014, cele ke ili respondu laŭ siaj programoj. La demandoj senditaj estas la sekvaj:

1. Kiun rangon vi konsideras, ke la kataluna kaj la okcitana lingvoj devas havi en la eŭ­ropaj institucioj?

2. Ĉu vi konsideras justa la nuntempan sistemon pri lingva uzado ene de la eŭropaj institucioj kaj ties rilaton kun la eŭropaj civitanoj?

3. Kiujn mezurojn vi konsideras prenendaj en la EU-institucioj por efektivigi la principojn pri egaleco, nediskriminacio kaj justeco kadre de lingvoj?

4. Ĉu vi konsideras ke la internacia lingvo Esperanto povas esti konsiderinda kiel ilo por garantii efektivan interkomunikadon en egaleca situacio por ĉiuj civitanoj de EU sendepende de ilia gepatra lingvo?

5. Kiujn vojojn vi imagas, por ke Eŭropa Unio agu sur la edukaj politikoj de la ŝtatoj, membroj de EU, por faciligi la interkomunikadon inter eŭropaj civitanoj, kaj samtempe stimuli la lingvan diversecon? Aŭ­ vi kredas, ke nur la instruado de la angla estas promociinda?

KEA agadas por diskonigi la problemojn pri lingva malegaleco kaj esperanton en la kataluna landaro, kaj por faciligi la lernadon kaj la praktikadon de la internacia lingvo.

(fonto: LF-koop)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.