Katalunistoj kondamnitaj: KEA protesta

HeKo 721 5-B, 13 nov 19

Kataluna Esperanto-Asocio, prezidata de s-ro Oscar Puig, situas inter la sescento da establoj kiuj subskribis manifeston de malaprobo pri la verdikto de la Plejsupra Tribunalo de Hispanio kontraŭ la sociaj kaj politikaj gvidantoj de Katalunio, kaj pli vaste kontraŭ la tuta kataluna socio.

KEA estas la sola esperantista subjekto en Hispanio kiu sin esprimis pri la verdikto. La ceteraj (unuavice Hispana Esperanto-Federacio, prezidata de s-ro Antonio Del Barrio) silentas: tio signifas ke ili nek apogas nek kontraŭas la verdikton, sed nur neŭtralas. Ankaŭ neniu hispana esperantlingva intelektulo sin esprimis.

La Konsulo de la Esperanta Civito rimarkigas ke “neniu paktinta establo proponis aliĝon al tiu manifesto, kiun ne subskribis ĝis nun la Kataluna PEN, interalie”. KEA ne estas paktinto, tamen kolektiva membro de la paktinta LF-koop, kiel rezultas en oficiala kataluna retejo. Ankaŭ la Komitato de LF-koop ne ricevis proponon tiurilate.

Antaŭ dek du jaroj la Konsulo subskribis dokumenton afiŝitan de KEA, proteste kontraŭ la alta protektado de Francisco Franco je la Universala Kongreso en Madrido, 1968.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.