KCE eldonis la 6an monatan informilon

HeKo 654 7-B, 12 aug 17

Kultura Centro Esperantista eldonis sian 6an monatan informilon (aŭgusto 2017), sub la jam definitiva titolo “La eta heroldo de KCE”. En la ĉefartikolo ĝi memorigas la “raison d’être” (se paroli zamenhofeske, vidu lian “Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia”) de la “Heroldeto”.

Sur dupaĝa folio en formato A3 la redakcio raportas pri du el la tri aranĝoj de KCE dum julio, rezervante al la venonta numero la raporton pri la Esperantologia Fakultato. Oni donas vastan areon ankaŭ al la 130a datreveno de nia lingvo. Raŭmistoj festas la jubileon de la Lingvo (2a de Junio, absolute certa, pro la dato de la cenzura permeso al ne plu modifebla manuskripto), dum finvenkistoj festas tiun de la Unua Libro (26a de Julio, tamen malĝusta dato, interalie laŭ artikolo en la lasta papera numero de “El Popola Ĉinio”, 1999).

La numero enhavas plurajn informojn pri diversaj aktivecoj, sed ankaŭ interesan komparon de la versioj de TEJO (Mandirola kaj Maurelli) kaj UEA (Fettes) pri la konflikto inter la du societoj.

La venonta numero estos distribuata en septembro. La informa organo de KCE estas senpage ricevebla ankaŭ rete, per simpla peto al <kce ĉe esperantio.net>.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.