KCE havos novan prezidanton

HeKo 490 4-B, 12 aug 11

La Komitato de Kultura Centro Esperantista havos ordinaran kunvenon 18 aŭgusto 2011, laŭ kunvoko de sia prezidanto, sen. Perla Martinelli.

La Komitato interalie pritraktos la konsiston de la Komitato mem dum la mandato 2012-2014. Fakte c-ano Daniel Muhlemann anoncis sian retiriĝon el la Komitato entute, pro malsano, jam komence de 2011, dum sen. Martinelli anoncis sian rezignon pri la prezida posteno fine de junio 2011, pro transloĝiĝo ekster Svislandon. La Komitato ekzamenos do la kandidatiĝojn por la postenoj de prezidanto kaj sekretario. Siavice, sen. Dieter Rooke konfirmis sian disponeblon ree kandidati al la posteno de vicprezidanto.

En la tagordo elstaras ankaŭ la raporto de la regio Pro Esperanto, pri la planata restrukturado inter la domoj en Postiers 27 kaj 29, pri la reviziado de la mazuta cisterno kaj la eventuala transiro al novaj energifontoj, pri la transformoj en La Palumbejo (mansardo luata de LF-koop), pri la luonto de la apartamento Privata sur la unua etaĝo, pri la rezida rajto koncerne la Strigoneston, sur la dua etaĝo.

Inter la diversaj, la Komitato okupiĝos pri rilatoj inter KCE kaj afrikaj partneroj, kaj pri letero de Svisa Esperanto-Societo koncerne la ĝardenon de la Esperanto-Domo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.