KCE-Komitato kunvenis en Lombardio

HeKo 709 5-B, 22 maj 19

La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenis hodiaŭ en Salò (Lombardio), unuafoje en pleno, kun la partopreno de ĉiuj komitataninoj: ĝi ja konsistas el kvar virinoj. Estis invititaj ankaŭ ĉeestanta deĵorintino, la revizoro kaj alia apoganto.

C-ino Lorena Bellotti, pasintmonate alelektita, raportis pri Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, post la konferenco en Gento, kaj pri la lingvotesta sesio en Salò, kun du kandidatoj por la nivelo C2 kaj unu por B2. Estis notita la informo, ke UEA organizas siajn ekzamenojn per skajpo, anstataŭ per fizika alesto: tiu praktiko ne eblas laŭ LTSEC. La posta lingvotesta sesio okazos en Ĉaŭdefono meze de julio 2019, por ĉiuj gradoj.

C-ino Marie-France Conde Rey esprimis sian kontenton pro la sukcesa Lingva Kolokvo en aprilo, kun interesaj prelegoj, elstaraj gastoj kaj duobliĝinta partoprenantaro.

C-ino Perla Martinelli, nuna prezidanto de KCE, raportis pri la enhavo de la studsemajnoj en somero 2019, antaŭĝojante pro la certa okazigo de ĉiuj aranĝoj: la tria eksperimenta kurso pri tradukarto (8-14 julio), la sesa ateliero de beletra kreivo (15-21 julio), la dekdua Esperantologia Fakultato (13-20 aŭgusto).

Nome de fondumo Pro Esperanto c-ano Giorgio Silfer detale raportis pri la domflegado okazinta en aprilo, plenume de c-ano Marek Bamberski. La prezidanto ne kaŝis sian zorgemon pro malpli da enspezoj per luigo de lokaloj en la Esperanto-Domo, dum ŝi ĝojas pro la sukceso, ankaŭ financa, de la monata informilo “Heroldo de Esperanto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.