KCE originale reklamas Heroldon de Esperanto

HeKo 637 5-B, 13 mar 17

Kvankam la Komitato de Kultura Centro Esperantista rezignis pri kolektiva abono al “Heroldo de Esperanto” (sed nur la decidoj de la papo en Romo estas nemodifeblaj…), KCE reklamas en originala maniero la gazeton venditan de LF-koop al Sociala Grupo Lexus.

Jam aperis la dua Monata Informilo de KCE, kiu konsistas el du paĝoj en formato A3, grafike aranĝitaj laŭ la stilo de HdE (sed kun pli granda litertipo). La informilo enhavas novaĵojn el Svislando, sed ankaŭ artikolojn kun ĝenerala intereso. Foje temas nur pri komenco de artikolo, kun la indiko: “Legu pli en HdE”. Tio signifas ke KCE esperas ke la gazeto efektive aperos en Brazilo.

Bedaŭrinde ĝis nun la unua numero de HdE ne aperis entute, eĉ rete. Sed Lexus laboras intense tiurilate, kaj LF-koop mem donis konfidon ĝis la 15a de aprilo 2017. Se la giganta kaj 80-jara UEA mem tiel lamas pri sia organo, kial ne konfidi en la malgranda apenaŭ okmonata Lexus?

Pri la definitiva aspekto de sia monata informilo decidos la Asembleo de KCE la 14an de aprilo 2017.

(HeKo 637 5-B, 13 mar 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.