KCE-rezolucio proponita de sen. Zelazny kaj aliaj

HeKo 543 1-B, 30 okt 13

La Asembleo de Kultura Centro Esperantista (KCE), kunsidante en Ĉaŭdefono la 9an de novembro 2013,

memorante
> ke ges-roj Dieter Rooke kaj Jun Liu luas favorpreze laŭ regula kontrakto la meblitan apartamenton „Privata” ĉe la Esperanto-Domo, kies proprietulo estas KCE;
> ke KCE ĝustatempe komunikis la ĉeson de la provizora klaŭzo, atribuanta al la luanto la oficon de rekompencata „concierge” (domestro), ekde la 1a de septembro 2013;
konstatinte
> ke la geluantoj ne redonis la universalan ŝlosilon, malgraŭ letero de la advokato de KCE, devigante la proprietulon aldoni du novajn serurojn al la pordoj de la kontoroj;
> ke la geluantoj ne pagis la tutan luon de la monato aŭgusto 2013, malgraŭ ne laboro de la domestro;
emfazante
> ke la luanto molestis KCE-volontulojn, per koruptopropono kaj per minacoj;
> ke la luanto ne respektis la limojn de sia domicilo, kaj eĉ agresis KCE-komitataninon;
> ke la geluantoj disvastigas kalumniojn pri KCE;
> ke la reteno de la universala ŝlosilo, kaŭzanta zorgemon pro eventuala ĝeno al aliaj luantoj kaj riskon al la reteninto mem en kazo de ŝtelo, estas delikto laŭ la svisa kodo;

ordonas
al la Komitato de KCE:
> deloĝigi ambaŭ geluantojn kiel eble plej baldaŭ, konforme al la svisaj normoj;
> reteni el la garantia depono de la geluantoj la sumon de tricent CHF monate ekde la lupago fine de aŭgusto 2013;
> reteni el la garantia depono ĉiun koston pro la advokato kaj la seruroj/ŝlosiloj.

Unua subskribinto: prof. d-ro hab. Walter Zelazny, voĉrajta kunvokito

NOTO DE LA REDAKCIO:
La problemoj kun domestroj estas ordinara ĉiutagaĵo en la socio. Lastatempe Kastelo Greziljono havis eĉ pli akran problemon kun sia luanto/prizorganto. La afero tiel malbone evoluis, ke la asembleo de la kooperativo posedanta la kastelon estis vokita aprobi la eksigon de tiu persono el la societo mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.