KCE trejnas novajn diplomatiajn tradukistojn

HeKo 915 5-B, 24 jul 26

De la 20a ĝis la 24a de julio 2026 okazis en Ĉaŭdefono (Svislando), ĉe Kultura Centro Esperantista (KCE), la sepa Staĝo pri diplomatia kaj geopolitika  tradukado, gvidata de prof. Giorgio Silfer. Temis pri kvintaga intensa trejnado, celita al partoprenantoj kun intereso pri internaciaj rilatoj, diplomatio kaj tradukarto.

C-ano Giorgio Silfer, esperantologo kaj fakulo pri parlamenta juro, apudigis al enkondukaj kaj historiaj prezentoj tradukajn seancojn el diversaj laborlingvoj – ĉefe el la franca, oficiala diplomatia lingvo de la Esperanta Civito, kaj angla, kun ĉeesto de la kastilia kaj itala.

La staĝo malfermis la someran aktivecon de KCE, kiu daŭros ĝis la fino de aŭgusto per la baldaŭa Kultura Esperanto-Festivalo (26-31 julio), Staĝo pri beletra tradukado (4-9 aŭgusto), la alestaj semajnoj de la kurso de esperanta literaturo (9-16 aŭgusto) kaj esperanta lingvistiko (18-22 aŭgusto) kies celo estas formi kadrojn kun kapablo traduki geopolitikajn kaj diplomatiajn tekstojn per rigora terminologia precizeco.

Post la komenca analizo de la nova sekcio de esperantio.net pri prezento en pluraj lingvoj de la Esperanta Civito, kreita de c-ano Giacomo Comincini, mem partopreninta telematike, la traduka skipo entreprenis la taskon esperantigi plurajn oficialajn dokumentojn de transnaciaj institucioj. Reliefas la Roma Statuto de la Internacia Puna Kortumo, artikoloj el la retejo de Konsilio de Eŭropo, prezenta dokumento pri la Esperanta Civito submetita al UNPO. 

La ĝenerala opinio pri la kurso estas pozitiva, tiel ke ĉiuj partoprenintoj tranoktados ankaŭ dum tuta semajno, partoprenante Kulturan Esperanto-Festivalon, kiu ekos dimanĉon la 26an.

— Alessio Giordano, partopreninto
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.