Kial malfruas raŭmismo en Popola Ĉinio?

HeKo 879 5-A, 12 jul 25

La ĉina korespondanto de la revuo “Monato” lastatempe alvenis al la konkludo ke esperanto ne fariĝos dua lingvo por ĉiuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof — kaj kvankam pri la “revo” de Zamenhof eblus diskuti longe, tamen koncize ni rajtas dedukti ke raŭmismo atingis Popolan Ĉinion kun pli ol kvardek kvin jaroj da malfruo.

Tio ne estas skandala malfruo, ĉar kontraŭ raŭmismo aktivis diversaj fortoj en la tradiciaj movadoj, unuavice burokratoj de la Universala kaj iliaj protektantoj/atoj. La unua subskribinto de la Manifesto de Raŭmo (kiu estas unu el la bazaj dokumentoj de raŭmismo, sed nek la unua nek la lasta, certe ne la sola) komentarias:

Kvardek kvin jarojn post la Manifesto de Raŭmo – kiun oni ja povas interpreti multmaniere sed kies ĉefa mesaĝo estis klara – oni ankoraŭ aperas iom radikala dirante, ke Esperanto ne fariĝos ĉies dua lingvo. Mi (…) miras pro tio, ke dum jardekoj revenas la samaj temoj sen multa progreso.”

Unua rimarko: la Manifesto estas interpretebla nur dumaniere — aplikante ĝin aŭ misfamigante ĝin. La unua maniero kondukas rekte al la Esperanta Civito, la dua proponas diversajn nuancojn (sed kutime sen validaj argumentoj).

Dua rimarko: la malfruo dependas precipe de prokrasto. Inter la responsaj pri tiu prokrasto ja estas la unua subskribinto de la Manifesto, kiu ekde la 1990aj publike asertas sian malkonsenton pri ĝi. Ja se la unua subskribinto pentas, li mem misfamigas la Manifeston.

(Gojo Sagaca)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.