Kion signifas agnoski la ekziston de Palestina (naci)ŝtato? Ke almenaŭ esperantistoj komprenos la diferencon inter naciŝtato kaj subjekto de internacia juro, kiu ŝajnas klara nur al Esperantianoj…
Pli serioze: la Palestina Nacia Aŭtoritato, prezidata de s-ro Mahmud Abbas (konata kiel Abu Mazen), interalie ne povas alpreni decidojn pri eksterlanda politiko nek povas organizi armeon: ĝi povas havi nur policon. Tial ĝi ne estas ŝtato, eĉ se agnoskita.
Aliflanke de preskaŭ dudek jaroj PNA ne plu kontrolas la teritorion de Gaza. Ĉi tiu restas sub la regado de Hamas, dum la teritorioj en Cisjordanio sub la regado de Al-Fatah: du palestinaj partioj en konstanta konflikto inter si.
Trans tio, la vera reprezentanto de la palestina popolo estas Organizo por la Liberigo de Palestino. Tia ĝin agnoskas la Araba Ligo, kaj ĉe UN ĝi sidas kiel observanto ekde 1974. PNA fakte estas nur rezulto de la akordoj de Oslo (1993), kvazaŭ filio de OLP: ambaŭ prezidataj de Yasser Arafat ĝis lia morto, tuj poste de Abu Mazen ĝis nun.
La politika situacio en la Sankta Lando estas ekstreme heterogena, kaj ĉe la palestinanoj kaj ĉe la israelanoj. Almenaŭ la palestinanoj estas ĉiuj klasitaj kiel arabaj, dum nur tri israelanoj el kvar estas hebreoj: pure etne hebrea ŝtato ne ekzistas, kaj demografio evoluas al nur du trionoj de judoj kaj unu triono de araboj.
Sendepende de la jura kleriĝo, la agnosko farita de kelkaj eŭropaj ŝtatoj ne ŝajnas pli efika ol se la Esperanta Civito mem agnoskus palestinan ŝtaton.
Komentoj
22a Sep 2025 Lun - 18h09
Se la Esperanta Civito anoncus sian agnoskon de la palestina ŝtato, la internacia opinio efektive ignorus tion. La EC ne estas ŝtato; ĝi ne reprezentas ian ajn landon (teritorion) nek nacion, do ĝi ne havas statuson de jura ento kiel aliaj UN-membroŝtatoj. Mi memoras kiam post la subskribo de la Oslo-Akordoj en 1993, Ytzhak Rabin, teninte la manon de Jasir Arafat, rigardis profunde en liajn okulojn.. Arafat jam estis malsana, laca viro, kaj la PLO estis tiel malforta kiel neniam antaŭe, post multaj jaroj da malvenkoj kaj vagado en fremdaj landoj. Ili urĝe deziris pacon. Tamen, estis ĝuste la israelaj judoj/hebreoj kiuj forĵetis tiujn pac-akordojn. Ĉu Yitzhak Rabin, la unua ĉefministro naskita en Israelo, ne konis sian propran popolon? La murdisto de Rabin, Yigal Amir, ekstrema juda ŝovinisto, ricevis centojn da miloj da leteroj el siaj samnacianoj en malliberejo, kun aprobo de la murdo kaj eĉ admiro…
Jes, agnoski la palestinan ŝtaton nun fare de la UN-membroŝtatoj havas grandan sencon. Tiu ago estas tre signifa. La genocido, kiun Israelo faras, neniam estos forgesita, kaj mi kredas, ke venos la tempo, kiam la krimoj kontraŭ la palestina popolo estos punitaj.
23a Sep 2025 Mar - 22h15
Preterlasante la fakton ke la signifo, manieroj kaj tempoj de “genocido” ne kongruas kun tio kio okazas en Gaza, mi konsentus ke la agnosko pri Palestina ŝtato havus “grandan sencon” nur se tio haltigus tuj ĉi tiun naan interŝemidan militon.
24a Sep 2025 Mer - 08h57
Sen usona milita kaj financa subteno, la agreso kaj ekspansio de Israelo ne estus eblaj. Por kompreni ĉi tiun problemon, oni devas legi aŭtorojn kiel John J. Mearsheimer (The Israel Lobby and U.S. Foreign Policy), Grant F. Smith (Big Israel: How Israel’s Lobby Moves America), kaj Elvira King (The Pro-Israel Lobby in Europe: The Politics of Religion and Christian Zionism in the European Union). Ekde la 1950-aj jaroj, agresemaj judaj cionistaj politikistoj pli kaj pli difinas la usonan politikon, tamen post la epoko de Heinz (Henry) Kissinger, Marie Jana Korbelová (Madeleine Albright), kaj Hillary Rodham Clinton, Usono jam ne plu sekvas sendependan eksteran politikon. La lasta usona prezidento, kiu ne estis servisto de la judoj, estis John Fitzgerald Kennedy (JFK), tial kiam li estis murdita en Israelo, neniu funebris lin… Ekde la tempo de Nixon, Israelo ricevis senpagajn armilojn de Usono je la valoro de almenaŭ 20 miliardoj da dolaroj ĉiujare. Hodiaŭ la juda influo en Vaŝingtono estas tiel granda, ke oni malkaŝe diras, ke “Israelo estas la vosto, kiu skuas la hundon (Usono)”. Do la ŝlosilo por fini la militon troiĝas en la pozicio de Usono kiel la tutmonda hegemono. Ĉi tiu pozicio malfortiĝas, tial israelaj judoj tiom rapidas fari genocidon por “purigi” Palestinon…
24a Sep 2025 Mer - 08h57
Signifo, manieroj kaj tempoj de genocido estas tiuj priskribitaj en la “Konvencio pri la prevento kaj puno de la krimo pri genocido” de 1948.
Laŭ la art. 2:
«[…] genocido signifas iun ajn el la jenaj agoj, faritaj kun la intenco detrui, tute aŭ parte, nacian, etnan, rasan aŭ religian grupon, kiel:
a) mortigo de membroj de la grupo;
b) grava atenco kontraŭ la fizika aŭ mensa integreco de membroj de la grupo;
c) intenca submeto de la grupo al vivkondiĉoj, kiuj celas ĝian fizikan detruon, tute aŭ parte;
d) mezuroj celantaj malhelpi naskiĝojn ene de la grupo;
e) deviga transigo de infanoj de la grupo al alia grupo.»
Ĉu almenaŭ unu el ili kongruas kun tio, kio okazas nuntempe en Palestino, la legantoj mem juĝu.
24a Sep 2025 Mer - 09h52
Dankon pro via atentigo pri la supra listo, kiu permesas aldoni plian kritikendon ĉe UN.
Fakte, laŭ a) la agreso de Hamas la 7an de oktobro ankaŭ estus genocido; sed tio estas erara difino, la 7an de oktobro okazis pogromo. La ĝusta vorto por tioj kioj okazas en Gazao, laŭ diversaj etapoj, estas: 1) reprezalio; 2) reprezalio kun malrespekto de internacia humanitara juro; 3) reprezalio kun malrespekto de internacia humanitara juro kaj aldono de militkrimoj. Tio ne estas komparebla al holokaŭsto kaj porajmoso: tiuj ja estis genocidoj. Vortojn oni povas konotacii kiel oni volas, sed ne la veron.
24a Sep 2025 Mer - 10h39
La vorto “genocido” ekzistas de malpli ol jarcento, sed intertempe la internacia juro uzis ĝin plurfoje por cirkonstancoj kiuj ne ĉiam ekvivalentas al mortigo de popoloj laŭ skalo simila al tiu de Holokaŭsto kaj Porajmoso, sed ja de simpla grupo (ekz. la kazo de la genocido de Srebrenica, kun 8.000 mortintoj; la genocido de la hereroj kaj namoj, respektive 65.000 kaj 20.000 mortintoj). Tiel laŭ la internacia juro la cigana kaj juda estas sendube gravaj kazoj de genocido, sed la diferenco estus nur kvanta, ne kvalita, kaj ekzistas jam precedencoj por nomi tion kio komenciĝis kiel milita reprezalio, genocido – el jura vidpunkto almenaŭ, ĉar la teminologio jam akceptas tian difinon, kvankam mi mem opinias ke en kelkaj okazoj estintus pli oportune paroli pri democido.
24a Sep 2025 Mer - 11h00
Nu, la troa larĝigo de la signifo kondukas ĉiam al paradoksoj, kiel prave atentigis Monica Bellucci (ne nur bela, ankaŭ inteligenta virino) ke oni ne konfuzu “avance” kaj seksa molestado… Persone, mi eĉ dubas ke dum la unua mondmilito la masakroj de armenoj fare de turkoj estis genocido. Sed mi konscias ke tridek ŝtatoj formale agnoskis ilin genocido, do mi ne volas defendi la turkan tezon. Kiom da ŝtatoj ĝis nun formale agnoskis ke en Gaza okazas/is genocido?
24a Sep 2025 Mer - 15h02
Mi mem kiel kaŭkazologo spertas malfacilon konsideri tiun ĉerkesan genocido (цӀыцӀэкӀун, tsʼətsʼakʷʼən en la ubika, lingvo kies lasta parolanto mortis en 1992, ĝuste kiel efiko de la vast-skala perforta forpelo el Kaŭkazio). Ĉiu tia genta masakro similas kaj malsimilas unu al la alia, sed en aŭgusto 2025, la 31an, Internacia Asocio de Fakuloj pri Genocidoj (IAGS) sin esprimis per rezolucio kiu akiris 86% da konsento inter ĝiaj membroj, ke tio okazanta al la palestinanoj estas klasebla kiel genocido. Ne regas unuanimeco, evidente, sed estas tre forta plimulto – ĉu politike influata? Nu, ĉiu rajtas konjekti laŭ sia plaĉo.
24a Sep 2025 Mer - 14h09
“Ĉiu, kiu volas malhelpi la establon de palestina ŝtato, devas subteni la plifortigon de Hamas kaj la translokigon de mono al Hamas.” – Benjamin Netanjahu (2019)
“En la videbla dimensio Hamas estas malamiko, en la kaŝita dimensio ĝi estas aliancano.”– Generalmajoro Gerŝon Hakohen de la IDF (2019)
“Israelo komencis Hamas. Ĝi estis projekto de Ŝin Bet.”– Charles Freeman, usona diplomato kaj ambasadoro (2006)
Tion skribas Swiss Policy Research en la jena retpaĝo: https://swprs.org/why-israel-created-hamas/
Aldonu komenton