Kiu ĉefredaktos la revuon "Literatura Foiro" en 2014?

HeKo 548 7-B, 27 dec 13

Post la subita forpaso de la karmemora c-ano Ljubomir Trifonĉovski, Kooperativo de Literatura Foiro formale elektos la novan ĉefredaktoron de la prestiĝa kultura revuo en esperanto, pere de la Asembleo kunvokita al Ĉaŭdefono, 23 februaro 2014. Sed la Administra Komitato estas jam serĉanta posteul(in)on.

La ideala kandidato havas lingvan nivelon C2 laŭ LTSEC (nek UEA nek ILEI donas C2-diplomojn, nur KCE), profunde konas la esperanto-kulturon, havas la esperantan civitanecon. Se vi posedas almenaŭ du el tiuj atutoj, bonvolu tuj kontakti la prezidanton de LF-koop, c-anon Marc Hiltbrand, ankaŭ tra la retadreso de HeKo.

Kompreneble ankaŭ la redakta stabo estas konsultata — ĝi konsistas el dek ok personoj: Marco Cattaneo, Tomasz Chmielik, Marie-France Conde Rey, Manuel de Seabra, Vinko Oŝlak, Jarlo Martelmonto, Perla Martinelli, Zlatoje Martinov, Carlo Minnaja, Julian Modest, István Nemere, Bertil Nilsson, Radoslaw Nowakowski, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer, Jordan Slavejkov, Armando Zecchin, Walter Zelazny. Escepte de du el ili, ĉiuj havas la esperantan civitanecon, ofte okupas postenon en unu el la tri povoj de la Esperanta Civito (Kapitulo, Parlamento, Kortumo).

La redakcio havas novan retadreson: lofo [ĉe] esperantio [punkto] net (lofo[at]esperantio[dot]net). Recenzotaj libroj kaj diskoj: LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.