La persistaj voĉoj de gravaj financaj malfacilaĵoj ĉe UEA kaj TEJO, atestitaj interalie de la bezono vendi la domon en Roterdamo kaj de la perdo de eŭropaj subvencioj, levas la interesan demandon pri kiuj pagus pro eventuala bankroto, ĉe niaj supernaciaj subjektoj.
En la kazo de la Junulara, la ŝuldaro riskas pezi sur la bilanco de la Universala, kies sekcio TEJO estas, laŭstatute kiel integra parto de UEA. Kreditanto povus procesi kontraŭ la plenkreskula organizo; eble li malgajnus, sed la ĝeno el tio venanta jam estus plia perdo.
En la kazo de UEA, la ŝuldaro riskas pezi sur la bilanco de la landaj asocioj. Fakte, se la Komitato konstante aprobas strukturan deficiton, kaj 90% la Komitato konsistas el la reprezentantoj de la landaj asocioj, ĉi tiuj estas nerekte responsaj pri la bankroto. Tial sindiko povus skribi al la itala, la germana kaj aliaj ne malriĉaj landaj asocioj, anoncante demarŝon kontraŭ ili ĉe nederlanda tribunalo. La plej koncernataj estus la asocioj kun jura personeco ene de Eŭropa Unio (do la brita kaj la svisa malpli riskas).
En la kazo de la Esperanta Civito, risko de bankroto koncernus nur la bankon, nome Pro Esperanto. Tiam neniu paktinta establo estus koncernata, same kiel la kreditantoj de la Svisa Nacia Banko ne povus peti pagojn ĉe la kantonoj, kaj reciproke.
Pri la ŝuldoj de Sennacieca Asocio Tutmonda ankaŭ ne responsus la filioj, escepte de SAT-Amikaro, ĉar SAT ŝajnas ne havi veran juran personecon, kaj ĝia nemoveblaĵo en Parizo rezultas je alies nomo ĉe la katastro.
Praktike la solaj vere sekuraj estas la establoj aliĝintaj al la Pakto, dum en UEA/TEJO kaj SAT iuj asocioj ekstere riskas (sed eĉ ne konscias pri la risko).