Koffitchè Koufionou nova forumano de STELO

HeKo 592 4-C, 5 feb 16

Studenta Esperanta Ligo havas novan delegiton ĉe la Forumo de la Esperanta Civito: c-ano Koffitchè Koufionou, juna studento en Lomeo. Li anstataŭas c-anon Paolo Sorgi, kiu eklernis esperanton kaj kunfondis STELOn en 2003 en Torino. STELO restas kun eŭropa forumano, apud la nova en Afriko.

C-ano Koufionou fondis kaj gvidas STELomeon, la togolandan sekcion de STELO, kun deko da universitatanoj en Lomeo. Li gvidas ankaŭ kurson por komencantoj. Ekster Esperantio li aktivas interalie kiel sekretario de la pastoro de la pentekostana komunumo en la ĉefurbo.

STELomeo proponis al la vickonsulo pri kulturaj aferoj startigi la projekton de afrika interlingvistika biblioteko, elpensitan en 2006 kiel fakon de la universitata biblioteko de Lomeo. Sen. Giorgio Silfer promesis sian apogon por ĝia realigo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.